Ama Stelaro. Baena Nuno
>
Ama Stelaro
Al la leganto
Eble vi demandos al vi mem, kial la aŭtoro ne aperigas sian propran nomon, kaj kial li sin prezentas kiel La Forgesito. Unue, por la tutmonda esperantistaro, tio estus nur anstataŭo de pseŭdonimo, ĉar ambaŭ nomoj estas nekonataj. Due, mi ĉiam rimarkas, ke la verkoj estas pli ŝatataj, se la nomo de la aŭtoro restas en mistera ombro.
Multe da fojoj mi aŭdis tiun ĉi dialogon:
– A. (varme) – Belege! Kiu estas la aŭtoro?
– B. (same) – La Forgesito!
– A. – Tio estas pseŭdonimo.
– B. – Ha! La aŭtoro estas F.
– A. (malvarme) – Ne malbele.
Do, mi profitas je la sperto por esperi, ke ankaŭ vi tre varme diros – Belege! – , antaŭ ol vi konas la veran nomon de
La Forgesito
Decembro 1921.
La korvo kaj la vulpo
Personoj
La profesoro
Terezo
Lucindo, servistino
Unu-akto
(Ĉambro dece meblita. Flankaj pordoj)
Sceno unua
Alberto kaj Edmundo
Alberto (eniras tra la dekstra pordo)
Tre certe mi ne sukcesas fari la aĉan priskribon. La profesoro al mi diris: antaŭe sentu bone, poste priskribu, kaj mi ne sentas ion alian ol mallaboremon; mallaboremon kaj malsaton. Kaj vi? Ĉu vi jam faris la enuigaĵon?
Edmundo (ridetante)
Mi pensas, ke mi faris.
Alberto
Ĉu bone farita?
Edmundo
La profesoro juĝos.
Alberto
Vidigu. Mi imagas al mi vian verkon. Vi havas tre riĉan vervon poetan. Mi neniam forgesos tiun admirindan soneton, kiun vi verkis por la naskiĝa datreveno de la profesoro, kiu ne ĝin komprenis. Li estas homo vulgara, tre vulgara. Ekster la reguloj gramatikaj kaj la komentarioj pri Camões1, li estas ŝtonego.
Edmundo (vante)
Ĉu vi memoras? Estis unu strofo bone farita…
Alberto
Unu strofo…! La tuto estis belega – dek kvar versoj valorantaj mil. Kaj la stilo…! Kaj la riĉegeco de l’ rimoj…!
Edmundo
Li trovis du versojn eraraj kaj unu malglata.
Alberto
Malglata estas li! Versoj eraraj… Kie estas la versoj eraraj? Envio… Envio, ĉar la poezio estas donaco de l’ dioj – oni ne lernas senti kiel oni lernas la sintakson. Li scias funde ĉiujn regulojn de la belparola arto, sed, kiam li skribas, ŝajnas, ke tion li faras per fera bastono, tiel rigida estas lia frazaro. Kion vi priskribis? Ni vidu la majstro-verkon.
Edmundo
Mi priskribis someran tagiĝon.
Alberto (flatemule)
Kun la kanto ĝojiga de l’ birdetoj, la bleketo de la ŝafaro, la roso brilanta sur la folioj…
Edmundo
Ja vi farus beletan paĝon, se vi volus: talentplena vi estas kaj vi esprimas ĉion pli purece kaj elegante ol mi.
Alberto
Bagatelaĵo. Mi tre emas fantazii, de kiam mi ĝin povas fari kun la dorso malsupren, sur la lito. Ha! por la kapo ne ekzistas io pli komforta ol bona lanuga kapkuseno; la libroj estas tre ĝenantaj. (Alia tono.) Lasu, ke mi vidu la priskribaĵon.
Edmundo
Jen. Sed ne ridu…
Alberto
Ridi? Preferinde diru: ne ploru. Ho! kara Edmundo, kredu – mi ne envias riĉaĵojn, sed tion… (Tuŝas la frunton.) Se Dio proponus al mi la elekton inter grandega riĉaĵo kaj bela talento, kiel la via, mi ne ŝanceliĝus eĉ sekundon. (Ravite.) La talento! (Alia tono.) Sed ni vidu la mirindaĵon. La estonto estas via. Mi… kompatinda! Eĉ mi ne scias, kiamaniere min ŝirmi kontraŭ la mizero. Fine… (Alia tono.) La tagiĝo… Ĝuste mi pensis pri la malo: la noktiĝo. Mi komencis la priskribon: ĝi montriĝis tiel malluma, tiel implikita, ke ĝi similis vintran nokton. La nokto estas mia vundebla flanko. Dormi… Kaj kie estas la Tagiĝo?
Edmundo
Jen, prenu.
Alberto
Donu. (Edmundo transdonas al li paperon.) Kia skribo! Mi ne scias, kiamaniere vi sukcesas skribi tiel simetrie, mia knabo. Kvieta karaktero… Mia skribo estas fuŝaĉo, kiun mi mem kelkfoje tre malfacile povas deĉifri. (Eklegas senvoĉe, kun gestoj de admiro. Edmundo rigardadas lin vante. De tempo al tempo Alberto ekkrias): Belete! Admirinde! Belege! (Subite.) Kia belaĵo, Edmundo! Mi fieriĝas pro vi. Mi tuj montros tion al Aŭgusto… Li estas tiel tromemfida. Estas bone, ke li vidu paĝon el majstro. Nur unu minuton.
Edmundo
Ne malfruiĝu. La profesoro baldaŭ venos.
Alberto
Nur momenteton. (Eliras tra la dekstra pordo.)
Sceno dua
Edmundo kaj Terezo
Terezo (eniras tra la maldekstra pordo)
Kie estas via frato?
Edmundo
Li ĵus iris najbaren por montri aferon al Aŭgusto.
Terezo
Anstataŭ labori. La profesoro tuj venos, estas preskaŭ la deka. (Alia tono.) Nu, ĉu vi jam faris vian ekzercon?
Edmundo
Jes, patrino. (Karese.) Kaj se mi ricevos la plej bonan noton, ĉu panjo kondukas min al la urbocentro, por ke mi elektu ludilon?
Terezo
Ja, certe. Vi bone scias, ke mi plenumas ĉiam mian promeson.
Edmundo
Mi volas fervojon, kun la reloj, la pontoj, la tuneloj… por ludi en la ĝardeno.
Terezo (ridetante)
Kaj se Alberto sukcesos pli bone?
Edmundo
Alberto… (Ridetas ironie.) Al li la premio…
Terezo
Vi malŝatas vian fraton. Tamen atentu, la profesoro opinias lin tre inteligenta. Eĉ li diras, ke estas domaĝe, ke li ne lernas diligente.
Edmundo
Mi ne opinias male, panjo. Alberto estas pli vigla ol mi, lia inteligenteco estas pli granda, sed… li malamegas la librojn. Li dormas sur ili. Vi vidos, ke li ne prezentas eĉ unu linion pri la ekzerco.
Terezo
Ĉu li ne ĝin faris?
Edmundo
Dum mi estis skribanta, li dormis. Eble li laboris matene.
Terezo
Povas esti. Li ellitiĝis tre frue, kaj sin enŝlosis en la ĉambro.
Edmundo
Por trarigardi la gravuraĵojn de la ilustritaj revuoj.
Terezo
Ĉu vi vidis?
Edmundo
Li mem diris.
Terezo
Des pli malbone. Li ricevos, kion li meritos. (Atentante.) Mi supozas, ke li venas.
Edmundo
Eble
1
Fama portugala poeto, verkinto de "La Luziadoj". Elparolu: Kamonhez.