Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua. Devjatnin Vasilij N.
tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne ĝi mia! —
«Ho, ne! Al li Zorgo parolas:
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi ĝin cedi ne volas,
Ĉar ĝin mi por mi preparadis!
Por mi ĝin restigu!» korege
Ŝi Zeŭson potencan admonis.
– Ho, ne! mi ĝin amas varmege,
Al ĝi ĉar animon mi donis! —
«Pro kio disputon vi tenas?»
Subite la Ter’ al li diras:
«Al mi ĝi sen dub’ apartenas,
Ĉar tera en teron foriras!»
Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan, – sed fine
Al Kron’ ili ĉiuj ekiris.
«Ĉar unu al dua ne volis
Figuron vi tiun-ĉi cedi, – »
Grizhara Saturn’ elparolis:
«Vi kune ĝin povas posedi.»
«Aŭskultu-do, dioj: nur kiam
Ĝi mortos, anim’ apartenos
Al Zeŭso potenca, – kaj tiam
Jam Ter’ ĝian korpon alprenos.
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Ĝin povas posedi ĝis morto!..»
Mi pensas, ke tia difino
Similas al homa la sorto?..
8. DEKTRIA NUMERO
Li estas krimulo!.. Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj iras, per ĉenoj sonante…
Vi pensas, kredeble, ke estas li homo?
Ho, vane! ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»…
Piedojn kaj manojn katenoj turmentas,
Animon plenigas doloro,
En korpo malsana malvarmon li sentas,
Sopiron grandegan en koro.
Li forte laciĝis, ripozi li volas,
Kaj jen li sidiĝas sur tero…
«He, vi!.. sonas krio: vi ree petolas?!..
Vin levu, «dektria numero»!
Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante,
Kaj ree sopiras sen fino,
Pri celo de sia vojaĝo pensante,
Pri domo, infanoj, edzino…
Rapide traflugas en lia memoro
Pentraĵoj de vivo mizera…
Kaj ree en korpon penetras doloro,
En koron – turmenta infera!..
En malliberejo malluma, malpura,
Senkulpe ŝlosita li estis, —
Kaj tie en stato malbona, terura
Kvin jarojn longegajn li restis!
Li jam humiliĝis al juĝo malvera,
Kaj nur liberiĝon avidis, —
Sed vane: subite lin sorto severa
Denove kruele jeridis…
En malliberejo fariĝis ribelo, —
Al ĝi ankaŭ lin oni igis…
Sed oni neniom aliris ol celo,
Por ĉiam nur sin pereigis…
Kaj jen rezultato!.. Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.
Vi kredas sendube, ke estas li homo?
Ne kredu, – ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»…
9. HETMANO (suĵeto estas pruntita)
En senviva arbaro vivas brava anaro
Da rabistoj kun sia hetmano.
Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo
Kaj jam tenas potencon en mano.
Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas,
Lian vivon zorgeme prigardas,
Li-do estas severa, malkontenta, kolera,
Kaj rabistojn fiere rigardas.
En pasinta somero li kun muta kolero
Patran domon forlasis por ĉiam,
Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis,
Kaj rabisto fariĝis de tiam.
Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris
Senkompate forvenĝi homaron,
Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura,
Li foriris senvivan arbaron.
En arbaro sur fundo de kavego profunda
Lin okaze rabistoj renkontis:
Forkurinto mizera kun konfido sincera
Lian sorton al ili rakontis.
Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis,
Kiel membron de bando ilia,
Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano,
Komandanto de aro malpia.
Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa,
Al pasantoj kuradis renkonte,
Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron
Senkompate, senkore, senhonte.
Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj
Kruelecon hetmanan rigardis,
Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo,
Ion diri al estro sin gardis.
Foje unu bandano pri senkulpa infano
Senkompatan hetmanon ekpetis,
Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano
Kaj al hundoj por manĝo forĵetis…
Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico,
Grandan monon promesis al tiu,
Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos,
Sed lin trovis, mortigis neniu.
Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj
Nekaptebla hetmano kuraĝa,
Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis,
Ke lin serĉas polico sensaĝa.
Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis
Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj,
Sed