Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua. Devjatnin Vasilij N.
ŝtipo kaj subite teron
Mi tute falis kaj… ekpafis…
Por mi ekvidis mi danĝeron
Grandegan: urson mi ne trafis!
Ĝi tre rapide kun kriego
Sur min sin ĵetis kaj kun forto
Min premis, ŝiris per ungego…
Jam tre proksime estis morto!..
Mi oficiron ekrigardis —
Kaj kun teruro mi ekvidis,
Ke li sin mem nur bone gardis,
Ĉar li jam kuri for rapidis…
Tranĉilon preni mi intencis, —
Ne povis, ĉar min urso premis…
Mi fortojn perdi jam komencis
Kaj de doloro mi nur ĝemis…
Subite pafo!.. Urso saltis
De mi tuj, tute min lasinte,
Kaj ĝi de mi proksime haltis. —
Jen liberecon eksentinte,
Min levis mi kun malfacilo,
Al urso mem mi alŝteliĝis
Kaj ĝin ekbatis per tranĉilo:
En gorĝon rekte ĝi eniĝis…
Mi bone trafis, – urso mortis.
Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis, —
Sed mi malforton ne elportis
Kaj falis… Ili min subtenis
Kaj portis al glitveturilo…
Subite vidas mi – aliris
Kun sia bela batalilo
Jen oficiro; li ekmiris:
«Ho, kio tie ĉi fariĝis?
Mi estas tute ekfrapita!
Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?»
Per tio ĉi indignigita,
Ekkriis mi: «arogantulo!
Vi ĉion tute bone vidis,
Sed vi, malnobla timemulo,
De mi forkuri ekrapidis!»
Kaj en incito mi minuta
Min levis el glitveturilo
Kaj lin kun mia forto tuta
Mi tuj ekbatis per tranĉilo…
Mi vidis sangon, aŭdis krion,
Sed mi nenion jam komprenis,
Ĉar tute perdis mi konscion…
Mi falis. – iu min subtenis…
Mi sen konscio longe restis,
Kaj kiam mi ekkonsciiĝis, —
En malsanejo mi jam estis.
Vespero jam alproksimiĝis…
Nenion tute mi komprenis…
Tre longe kuŝis mi silente
Kaj ion rememori penis…
Jen venis iu. Tre atente
Li ekrigardis min kaj diris:
«Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»
Li tute ĝis mi mem aliris,
Murmuris: «bone, mi kontentas…»
Proksime li de mi sidiĝis
Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto,
Vi eble jam ekprudentiĝis?
Respondos jam al esploristo?»
Je tio ĉi mi tre ekmiris
Kaj ne respondis; li daŭrigis:
«Al mi pli frue vi ja diris,
Ke lin sendube vi mortigis…»
Subite ĉion mi komprenis…
Ekkriis laŭte mi, ekpenis
Min levi, – kaj denove svenis:
Malsana korpo ne eltenis!..
Terure tempon mi pasigis!
Kaj mia korpo kaj animo
Suferis… ho, de viv’ senigis
Mi homon!.. Kun senfina timo,
Malpacience mi atendis
Severan juĝon, – mi ploradis,
Al Dio mi petegojn sendis,
Mi ĝemis, mi freneziĝadis!
Sed baldaŭ tute mi saniĝis,
Suferojn parte mi eltenis
Kaj nun pli forta mi fariĝis.
Kaj jen terura tago venis:
Nun mi, anstataŭ malsanejo,
Kun malmodera tremo vidis,
Ke en majesta mi juĝejo
Sur benko de juĝatoj sidis.
Min puno tute ne timigus,
Mi ĝin eĉ volis en animo,
Ĉar sole ĝi min liberigus
De min preminta ŝarĝa krimo…
Sed mi timegis, ke ĵurintoj
Min sen bedaŭro ekkulpigos
Kaj de aliaj mortigintoj
Min tute ne diferencigos.
Ho, Dio! mi, honesta homo,
Eterne estos kondamnita
Kaj mia senmakula nomo
De ĉiuj estos mallaŭdita!..
Jen ekparolis prokuroro;
Mi tre atente aŭskultadis, —
Sed frapis forte mia koro,
Kaj mi nenion komprenadis…
Li finis; advokat’ komencis
Pravigi min, – li multe penis;
Kaj lin kompreni mi intencis,
Sed vane: ree ne komprenis!..
Nur tion bone mi sciiĝis,
Ke nun mi estas en juĝejo,
Ke malbonulo mi fariĝis
Kaj estos en malliberejo…
Ĵurintoj iris konsiliĝi,
Post ili ankaŭ nun juĝantoj
Eliris, – eble por nutriĝi…
Mi restis sola kun gardantoj.
Duono pasis nur da horo,
Ĵurintoj dum konsiliĝadis,
Sed mia malfeliĉa koro
Centjaron kvazaŭ suferadis!
Priskribi, kio min turmentis
En tiu temp’ – ne estas eble,
Kaj kion tiam mi trasentis,
Por mi eĉ mem ne kompreneble!
Se povas vi vin mem prezenti
Starantan antaŭ pafilego,
Ekpafi preta, – kion senti
Vi devus, – mia jam timego,
Kredeble, estos komprenita;
Alie – tute kun nenio
Ĝi povas esti komparita!
Esperis sole mi je Dio…
Subite pordo malfermiĝis:
Ĵurintoj kaj juĝantoj venis…
Al mi kapturno komenciĝis,
Mi