Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua. Devjatnin Vasilij N.
Minaca tirano pri ĉio sciiĝas;
Li je amikeco tiela tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras:
«Vi tute min venkis, senfine mi miras!..
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne tute al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»
NEVOLA MORTIGINTO
Varmega tago jam finiĝis,
Tre bela sun’ adiaŭ diris
Al tero, kaj alproksimiĝis
Trankvila nokto. Mi reiris
Al domo mia kaj koleris,
Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,
Kaj mia ĉaso ne prosperis:
Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.
Sur mia voj’ en unu loko
Al lago venis mi, kaj vidas
Sur ĝia bordo kun fiŝhoko
Konata maljunulo sidas.
Mi lin salutis: «helpu Dio!»
– Mi dankas, – maljunulo diras.
«Nu, eble, vi, pro kompanio,
Kun mi jam hejmen kune iras?»
– Ho, ne, sinjoro! mi intencas
Tre longe sidi, – dankas kore;
Vi finis ĉason, mi komencas, —
Nenion kaptis mi ankoraŭ.
Sed eble vi malmulte provos
Fiŝetojn kapti? Mi fiŝhokon
Provizan havas, tial povos
Al vi mi servi, – prenu lokon. —
Mi tuj konsentis, ĉar laciĝis
Mi kaj apenaŭ mi iradis, —
Fiŝhokon prenis kaj sidiĝis
Sur laga bord’. Ni paroladis
Pri mia ĉaso malprospera.
Al maljunulo mi rakontis
Kun fajro forta kaj sincera
Pri tio, kion mi renkontis
En ĉaso, li do tre atente
Rakonton mian aŭskultadis
Kaj nur korkaĵon diligente
Sur akvsupraĵo observadis. —
Mi eksilentis. Maljunulo
Fiŝhokon sian plibonigis
Kaj diris: «kiam mi junulo
Ankoraŭ estis, mi pasigis
En ĉaso tutan tempon mian.
Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,
Forĵetis eĉ pafilon mian,
Kaj kiel teni ĝin – forgesis.»
Je tio miris mi kaj petis,
Ke li sciigu min, pro kio
Pafilon, ĉason li forĵetis?
«Tre longa estas historio!»
Al mi malgaje li rediris,
Per griza kapo balancante,
Kaj li subite eksopiris,
Rakonti, ŝajne, ne volante.
Sed jen silenton li ĉesigas
Kaj, cigareton ekfumante,
Komencis: «eble vi devigas
Min rakontadi, atendante
Ekaŭdi ĝojan historion?
Se tiel estas, mi certigi
Vin devas, ke al vi nenion
Tre gajan povas mi sciigi!»
– Vi vane tiel opinias, —
Rediris mi al maljunulo.
«Ne vane, ĉar mi bone scias,
Pri kio pensas eĉ junulo!»
Kaj ree li eksilentinte,
Fiŝhokon sian plibonigis;
Sed post momento, ekĝeminte,
Li jam sen halto ekdaŭrigis.
«Aŭskultu. Antaŭ dudek jaroj
Mi ofte kun pafil’ ĉasadis,
Kaj jen en tiuj ĉi arbaroj
Mi multajn tagojn pasigadis.
Ankoraŭ tiam troviĝadis
Multego da sovaĝaj kaproj,
Kaj en arbar’ sin renkontadis
Eĉ ursoj kaj teruraj aproj.
Jen iam vintre en mateno
Sur kampo, apud mem arbaro
Ĉasistoj estis en kunveno.
Mi ankaŭ estis. Jam hundaro
De ĉeno forte sin ŝiradis
Kaj, ne havante paciencon,
Aeron frostan nur flaradis,
Sentante baldaŭ jam komencon.
Ni ankaŭ, ĉason atendante,
Malpaciencaj jam fariĝis,
Kaj, tre mallaŭte parolante,
En ĉeno ĉiuj ni stariĝis…
Subite en densejo sonis
Trumpeto forta, – mi ektremis:
Per tio ĝi signalon donis,
Ke estas ursoj… Mi ekpremis
Pafilon mian kaj instinkte
Nevole ĉirkaŭ ekrigardis:
De mi proksime, sin arminte
Tre bone, oficiro staris.
En manoj tenis li pafilon,
Ĉe zono larĝa kaj lakita
Pistolon havis kaj tranĉilon.
Mi estis tute konvinkita,
Ke tiel brava militisto
Sendube estas kuraĝulo,
Ke vera estas li ĉasisto
Kaj tial estos ne timulo;
Sed bedaŭrinde mi eraris!..
Mi tamen devas plu rakonti…
… Mi ĉe arbara rando staris
Kaj urson tie ĉi renkonti
Mi tre esperis, ĉar mi scias
Kutimojn ursajn… Jen mi aŭdas, —
Al mi «vin gardu» iu krias…
Antaŭen bone mi rigardas
Kaj, – kia granda mirindaĵo! —
Subite mi proksime vidas
Ursegon: ĝi en arbetaĵo
Senmove kaj silente sidas
Kaj kvazaŭ pensas, kien devas
Ĝi kuri? ĉie estas baro…
Jen multepeze ĝi sin levas
Kaj tuj eliras el arbaro.
Mi kelkajn paŝojn posten faris,
Min al pafilo jam almetis,
Kaj